Kolektoj
Kio estas kolektoj?
Kolektoj estas nova eblo en Tubaro ekde Aŭgusto de 2022. Tio ebligas vin konservi listojn (nome “kolektojn”) de filmoj kaj kanaloj kaj poste rekontroli ilin, aŭ kunhavigi ilin kun amikoj. Viaj kolektoj estos konservitaj en via retumilo pere de kuketoj.
Kiel uzi kolektojn?
Filmoj
Estas du defaŭltaj kolektoj por filmoj: Miaj plejŝatataj filmoj kaj Filmoj por spekti poste. Kiam vi ŝatas iun filmon, tiu filmo estos aŭtomate aldonita en vian kolekton “Miaj plejŝatataj filmoj“. Kiam vi forigos vian ŝaton por iu filmo, ĝi estos ankaŭ forigita de tiu kolekto. Simile, kiam vi aktivigas la butonon “Spekti poste“, tiu filmo estos aldonita en vian kolekton “Filmoj por spekti poste“. Kiam vi malaktivigas tiun butonon (per re-alklaki ĝin), la filmo estos forigita de tiu kolekto.
Aldone al tio, vi povas permane aldoni aŭ forigi ajnan filmon en/el tiuj kolektoj. Por fari tion, vizitu la paĝon de iu filmo kaj simple uzu la menuon “En miaj kolektoj“, kiu troviĝas sub la videokadro. En tiu menuo, metu kontrolmarkon ĉe la nomo de kolekto, en kiun vi volas aldoni la filmon. Por forigi la filmon el iu kolekto, simple forigu la kontrolmarkon ĉe la nomo de la koncerna kolekto, per re-alklaki ĝin.
Kanaloj
Nuntempe estas nur unu defaŭlta kolekto por kanaloj, nome “Miaj plejŝatataj kanaloj“. Por aldoni iun kanalon en vian kolekton, vizitu la paĝon por la kanalo, kaj aktivigu la butonon “Kolekti” ĉe la titolo de la kanalo. Por forigi la kanalon el la kolekto, simple re-alklaku la butonon por malaktivigi ĝin.
Kiel rigardi kaj diskonigi kolektojn?
Por vidi liston de viaj kolektoj (de filmoj kaj kanaloj), uzu la butoneton kun sitelo-bildeto, kiu troviĝas ĉe la ĉefa breto de Tubaro supre de ĉiuj paĝoj. Tio montros menuon al vi, en kiu troviĝas ĉiuj viaj kolektoj.
Ĉe ĉiu kolekto troviĝas du butonetoj: Uzu la okulo-butoneton por rigardi la kolekton, kaj uzu la diskonigo-butoneton por sendi ligilon al la kolekto al iu ajn tra tujmesaĝilo aŭ retpoŝto.
Limoj
Nuntempe, kolektoj estas konservitaj en kuketoj de via retumilo. Tio signifos, ke la kolektoj ne estos alireblaj en alia retumilo aŭ aparato. Alia limo estas, kiam vi ŝanĝas ion en iu kolekto (ekz. aldoni aŭ forigi eron), la adreso kiun vi sendis al amiko antaŭe por diskonigi la saman kolekton ne enhavos tiujn ŝanĝojn. Do vi bezonus denove kunhavigi la ligilon al via amiko, se vi volas, ke ri vidu viajn lastajn ŝanĝojn.
Ni konscias, ke tiuj limoj ne estas dezirindaj. Poste, kiam ni ebligos uzanto-ensalutadon, ni konsideros aldoni la eblon konservi kolektojn en la uzanto-profilo tiel, ke ili estu alireblaj de la sama uzanto de ĉiu retumilo aŭ aparato.